2011-04-12
Ĉu vi jam turismumis en la ĉefurbo de Ukrainio, kie okazos ankaŭ la ĉi jara IJK?
Ĉu vi jam rigardadis sub mikroskopo (kun laŭtaj ho!-krioj) hufumitan pulon, aŭ rozon en pava greno en la kieva muzeo de mikrominiaturaĵoj? Ĉu vi vizitis foje la luksajn magazenojn konstruitajn sub la tero en la historia centro de Kievo? Ĉu vi fotadis jam la admirinde imponan monumenton "Patruja Patrino", je 30 %-oj pli alta kaj pli granda ol la usona statuo pri libereco?
Bonvenon en gastama, somera Ukrainio!
Al la plej fama junulara Esperanto-aranĝo aliĝis jam preskaŭ 200 junaj esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Ankaŭ vi ne manku tie, ĝuu ankaŭ vi la plej unikan ĉi-someran renkontiĝon!
La aranĝo IJK proksimiĝas pli kaj pli, kaj ĝis la fino de aprilo vi povas ĝui favorajn aliĝ-kondiĉojn!
Ankaŭ la trafikeblo estas alloga: civitanoj de Eŭropa Unio ne bezonas vizon, flugoj al Kievo ekzistas el ĉiuj grandaj flughavenoj, kaj oni povas ĝui ankaŭ interesan trajnumadon: la trajno kun komfortaj litvagonoj veturas de Budapeŝto precize en 24 horoj al Kievo! (Bona aventureto antaŭ ol vi partoprenu la grandan trans-siberian trajnvojaĝon )
Ukrainio iĝis sendependa ĝuste antaŭ 20 jaroj, kaj nun la unuan fojon gastas tie la junulara kongreso de esperantistoj. Dezirantoj festi kune venu do al paĝaro http://www.ijk-67.retejo.info - kaj aliĝu nun al IJK!
- retejo de ukraina E-junularo: http://ulej.retejo.net/bildoj/ijk-67
- filma invito: http://www.youtube.com/watch?v=C3KE9uFJONs&feature=player_embedded
- miniaturaj artaĵoj sub mikroskopo: http://www.microart.kiev.ua/en/rouse.
Bonvenon en Kievo en Ukrainio, bonvenon en IJK!
(El Ret-Info, www.eventoj.hu)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|