Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Triesto (Italujo) - Karstaj Tagoj 2011
2011-04-12


La kastelo Mirimare-- Triesto

    Triesto pavadas sian elegantan silueton inter la blanko de brila horizonto kaj la ĉiela kaj mara bluoj, lumturo altiranta vojaĝemulojn al ĉi nord-orienta parto de Italujo.

 

    Ne nur la urbo tamen estas vidinda, sed ankaŭ ĝia ĉirkaŭa teritorio, la Karsto. Kaj ĝuste tiun ĉi ni deziras al vi prezenti: ni invitas vin al esplorado de Karsto, vi admiros ĝiajn plej sekretajn belaĵojn, flaros la parfumon de ĝia flaro, vi iros la padojn nekonatajn al ''normalaj" turistoj...

 

    Ni malkaŝos al vi eksterordinaran naturon, kies trezoroj mirigos vin!

 

    Printempa renkontiĝo: 2-a junio – 5-a junio 2011

 

    ĵaŭdo, la 2-a de junio:

 

    Ekde la 10-a horo matene: alveno de partoprenantoj kaj enhoteliĝo.

 

    - Posttagmeze: ĉiĉeronado tra la urbo

 

    - Komuna vespermanĝo en Triesta Esperanto-Asocio

 

    - Prezentado de bildoj pri Triesto kaj ĉirkaŭaĵoj

 

    Vendredo, la 3-a de junio:

 

    - "La valo Rosandra" - Renkontiĝo en placo ''Oberdan'' je la 9.30 horo

 

    - Per aŭtobuseto al belvidejo de San Lorenzo

 

    - Ekiro laŭ la fervoja vojo

 

    - Dumvoje piknika manĝo

 

    - Daŭrigo ĝis Bottazzo kaj de tie la la valo Rozandro

 

    - Vespermanĝo en rifuĝejo Premuda

 

    Sabato, la 4-a de junio:

 

    - "La padoj de Naturo kaj de Salvio": 9.30 h. renkontiĝo ĉe la haltejo de buso 42, direkte al Prosecco.

 

    - Promenado al la pado de Naturo is Santa Croce.

 

    - Halto ĉe trinkejo.

 

    - Dumvoja pikniko.

 

    - Laŭ la pado de Salvio de Santa Croce al Aurisina.

 

    - Vespermanĝo

 

    Dimanĉo, la 5-a de junio:

 

    -"Sekvante la spurojn de dinosaŭroj": renkontiĝo je la 9.00 horo en Placo ''Oberdan''.

 

    - Per aŭtobuseto al Villaggio del Pescatore

 

    - Vizito de Paleontologia ejo

 

    - Promenado laŭ la pado Rilke

 

    - Tagmanĝo kaj foriro.

 

    Okaze de malbona vetero, povos okazi ŝanĝoj en la programo.

 

    Pluajn detalajn informojn petu de: <mailto:nored@tiscali.it> nored@tiscali.ita <mailto:testudo.ts@gmail.com> testudo.ts@gmail.com

aŭ poŝte: Triesta Esperanto-Asocio – Via del Coroneo 15 – IT-34133 Trieste

 

( El NOVA SENTO in Rete )

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng