Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio
2011-04-12


Boato, kie okazis la unua sesio de la Unua Tutlanda Kongreso de
la Komunista Partio de Ĉinio 
 

 

    La Komunista Partio de Ĉinio estas kreaĵo de Marksismo-leninismo kaj laborista movado de Ĉinio en kombinado. Ĝ i fondiĝis laŭ bezono de la revulocio de moderna historio de Ĉinio.

 

    Komence de 1920 Li Dazhao kaj Chen Duxiu ekpreparis la fondon de la Partio. Tiam Cai Hesen studanta en Francio elmetis la opinion fondi komunistan partion. Helpate de delegitoj de la Komunista Internacio, en Ŝanhajo, Pekino, Wuhan, Kantono, Changsha, Ji'nan k.s progresintaj kleruloj fondis organizon de la Partio.

 

    La 23-an de junio, 1921 okazis en Ŝanhajo la Unua Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝin ĉ eestis delegitoj el diversaj lokoj inkluzive Li Da, Li Hanjun, Zhang Guotao, Liu Renjing, Mao Zedong, He Shuheng, Wang Jinmei, Deng Enming, Chen Tanqiu, Dong Biwu, Zhou Fohai, Chen Gongbo kaj Bao Huizeng, kiu estis sendita de Chen Duxiu. Ili en la nomo de pli ol 50 membroj de la Partio partoprenis la kongreson, Ĉeestis la kongreson ankaŭ Maring kaj Nikolsky delegitoj de la Komunista Internacio. Dum okazo de la kongreso abrupte kaj perforte eniris la kongresejon la policanoj de la franca koncesio, pro tio interrompiĝ is la kunveno. Por daŭ rigi la lasttagan kunvenon oni translokis la kunvenejon al la boato de Nanhu-lago de Jiaxing, Zhejiang-provinco. Post diskuto la kongreso adoptis la unuan gvidprincipon kaj rezolucion de la Partio kaj elektis ĝian gvidan instancon –– la Centra Buroo.

 

    La kongreso deklaris la oficialan fondiĝon de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng