2011-04-12 La 9-an de aprilo okazis en Hanojo la "Printempa Renkontiĝo'', kiel ĉiujare, kune kun la Omaĝo al la Memoro de Doktoro Zamenhof, kun la ĉeesto de granda kvanto da vjetnamaj geesperantistoj.
Unue la hispana esperantisto Augusto Casquero parolis pri Doktoro Zamenhof kaj pri la naskiĝo de Esperanto, kun prezentado de fotoj, de la voĉo de la Majstro, de la kanto "Mi volas danki vin" de Georgo Handzlik, kaj de la himno de Esperanto. Li gratulis la vjetnaman movadon pro la bonega kaj entuziasma laboro por Esperanto, por la internacia amikeco, kaj en la preparado de la UK de 2012, kiu okazos en Hanojo.
Tuj poste diversaj aktivuloj parolis pri siaj aktivaĵoj por Esperanto en Hanojo, inter ili la junaj kaj talentaj esperantistinoj Flama Floro, Belinda (prezidanto de VEJA), Raquel, kaj reprezentanto de la Esperanta Universitata Asocio, kiu efike agas en la disvastigado de nia lingvo en la universitata medio. Fine parolis tre interese pri la "Knabeco de Zamenhof" maljuna aktivulo, kun interesa prezentado de bildoj.
Post tiu inaŭguro komenciĝis la Printempa Renkontiĝo, kun prezentado de la aktivaĵoj ĉe la universitato, de la preparlaboroj de la UK, far samideano Verda Rivero, kaj pri la vjetnama movado.
Tuj poste la universitataj gelernantoj bele kaj amuze instruis kaj kantis kune kun la ĉeestantoj amuzajn kantojn en Esperanto. Kaj okazis ankaŭ amuza konkurseto, kun demandoj pri Esperanto, kun disdonado de belaj premioj.
Por fini, ĉiuj amikece kaj abunde kunmanĝis. La manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estis afable kunportitaj de la ĉeestantoj.
Kaj kompreneble ne mankis la komuna fotado.
Vere interesa, lerniga, tiu aranĝo, kun la ĉeesto de multaj veteranaj esperantistoj kaj de multaj novaj junaj gelernantoj, kiuj estas pretaj bonege organizi la UK-n venontjare.
(Kontribuo de Augusto Casquero)
Redaktoro: Ivanka Sroyanova
 La salono kie okazis la kunveno, kie videblas kelkaj el la partoprenintoj. Dekstre, kun blanka jako, oni povas vidi s-ron Nguen Xuan Thu |
|
 Abunda kunmanĝado fine de la oficiala programo (mi mem kuiris hispanajn manĝaĵojn) |
|
Amika manĝado |
|
 Komuna fotado kun parto de la ĉeestintoj |
|