Unuafoje plenumiĝis eksperimento pri engaleria rifuĝejo
2011-04-12
La 10-an de aprilo unuafoje plenumiĝis la kunhoma eksperimento pri engaleria rifuĝejo en la karbominejo Changcun de la provinco Shanxi. En la eksperimento partoprenis 80 homoj, kiuj pasigis 48 horojn en la eterna rifuĝejo sub la simula medio trafita de katastrofo.
La eterna rifuĝejo estas konstruita por protekti ministojn kontraǔ toksa gaso, kiam ili ne povis eliri el la minejo post okazo de katastrofo.