2011-04-12
La loka aŭtoritato konfirmis dimanĉe, ke la nutraĵa toksiĝo kaŭzita de lakto poluita, kiu kaŭzis la morton de tri infanoj kaj la toksiĝon de 36 aliaj personoj en la provinco Gansu, estis intencita.
Entute 39 homoj de la urbo Pingliang en la provinco Gansu enhospitaliĝis, preninte ĵaŭde la lakton poluitan de nitroz-acida salo. Kaj mortis tri infanoj en la aĝo de malpli ol du monatoj, el ili la plej juna aĝis nur 36 tagojn.
"La suspektindoj estis arestitaj kaj juĝe pridemanditaj," diris Zhu Lemin, respondeculo de la Buroo de la Publika Sekurito de Pingliang, emfazante, ke daŭras la enketo pri tiu ĉi afero.
Proparolanto de la pingliang-a registaro anoncis, ke nun 19 personoj el la suferantoj de la evento elhospitaliĝis kaj la aliaj 17 malsanuloj estas en stablila stato.
(el http://french.news.cn/societe)
Redaktoro: Wang Lihua
|