Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Publikiĝis sekretaj dosieroj de unua kosmonaǔto
2011-04-12

 

    Unu el la lastaj aferoj, kiujn faris Yuri Gagarin antaǔ sia pionira kosmovojaĝo en 1961, estis certigi, ke li havas sufiĉe da kolbasoj por la revena veturo al Moskvo.

 

    Tiu interesaĵo troviĝas en la iam sekreta 700-paĝa materialo ligita kun la vivo de la monda unua kosmonaǔto kaj publikigita de Rusio antaǔ la datreveno de la 12-a de aprilo.

 

    La historia kosmovojaĝo portis al Gagarin grandan famon kaj lia knabeca ĉarmo fariĝis forta propaganda armilo por Sovet-Unio, kiu klopodis gajni la ideologian batalon kontraǔ Usono dum la malvarma milito.

 

    Lia najbar-knaba rideto kaj supergranda kasko fariĝis la ĉefa enhavo de sovetiaj poŝtmarkoj, dum lia heroaĵo estis temo de elementlerneja literaturo, komparebla kun la instruado de Lenin.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng