2011-04-12
La Ministerio pri Sano bridos plu trouzon de antibiotiko ĉefe en grandaj hospitaloj por batali kontraŭ leviĝanta drog-rezisto.
Je la fino de la kuranta jaro, la procento de antibiotik-uzo por internaj kaj ambulatoriaj pacientoj sur la ĉeftero de Ĉinio estos espereble malaltigita respektive de 70% kaj 50% ĝis 50% kaj 20% laǔ la internacia normo, la ministro diris la 11an de aprilo en regula gazetara konferenco.
Ekspertoj taksis, ke nur 20% de la totala antibiotiko, aplikitaj sur la ĉeftero estas necesaj, kaj la ceteraj estas preskribitaj ĉefe por financa profito.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|