Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Internacia Junulara Festivalo 2011 en Pornassio (Ligurio)- Italujo
2011-04-12

 

    Internacia Junulara Festivalo 2011 okazos en Pornassio, montara urbeto en la provinco de Imperio, en Ligurio.

 

    De la 20-a ĝis la 26-a de aprilo 2011 pli ol cent junuloj, italoj kaj eksterlandanoj, renkontiĝos por diskuti la temon "Vojaĝantaj generacioj", sed ankaŭ por amikumi kaj amuziĝi en junulara, internacia etoso. La programo abundos je interesaj kontribuoj, prelegoj, tablorondoj, laborgrupoj, ludoj, koncertoj, ekskursoj, kaj multo alia! Tenu vin ĝisdata, konsultante la paĝon pri la programo kaj, se vi havas proponojn, indiku tion en la aliĝilo aŭ sciigu nin per retpoŝto.

 

    Ĝis la noktofin', kiel tradicie, aktivos drinkejo, diskejo kaj gufujo (speciala teĉambro, por babileti kun la novaj amikoj en trankvila etoso). Kaj, plej substrekinde, nenio estas deviga: ĉiu rajtas decidi por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon.

 

    Ĉu ni sukcesis logi vin? Se jes, informiĝu pri la kotizoj kaj... tuj sendu la aliĝilon!

 

    La adreso de la prizorganto de aliĝoj estas:

 

    Francesco Lorenzon, via Pasubio 24, IT-31030 Carbonera TV

    ijf.admin (chiocciola) esperanto.it; +39 340 56 96 575.

 

( El NOVA SENTO in Rete )

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng