Inaǔguriĝis en Jinan la fotoekspozicio Brila Dekunua Kvinjara Plano de Ĉinio
2011-04-13
La 12-an de aprilo inaǔguriĝis en la Muzeo de Shandong en Jinan, ĉefurbo de la provinco Shandong de Ĉinio, la fotoekspozicio Brila Dekunua Kvinjara Plano. Pli ol 600 fotoj kaj grafikaĵoj en la ekspozicio ĉiuflanke montris neforgeseblajn momentojn de disvolviĝo en la kampoj ekonomia, politika, kultura, scienca kaj teknologia k. a. dum la periodo de la Dekunua Kvinjara Plano de Ĉinio.