2011-04-13
La krea unuiĝo "Filmoj sen limoj" kun subteno de TEJO ĝojas prezenti al vi freŝan unikan kulturan eventon.
Tio temas pri la Unua Esperanta Kinofestivalo, kiu okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio, 2011, en San-Paŭlo, Brazilo, dum TAKE (Tutamerika Kongreso de Esperanto).
La Esperanta Kinofestivalo estas internacia sendependa kinofestivalo en la internacia lingvo Esperanto.
La kinofestivalo konsistos el du programoj: konkursa kaj nekonkursa.
Ĉiu ajn povas partopreni la konkursan programon kaj gajni premion: unu el 5 iPod Touch 4-gen.
La nekonkursan programon partoprenos filmoj, kiuj estas ligitaj kun Esperanto kaj ankaŭ premiitaj filmoj kun voĉtraduko kaj subtekstoj el la internacia lingvo.
La oficiala retejo de la kinofestivalo estas: http://kinofestivalo.org kaj la retejo de TAKE: www.kongreso2011.org.
(El Ret-Info)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|