2011-04-13
Posttagmeze de la 12-a de aprilo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis en Pekino kun brazila prezidento Dilma Rousseff. La du flankoj atingis komunajn opiniojn pri disvolviĝo de la dulandaj interrilatoj.
Hu Jintao diris, ke Ĉinio volonte kune kun Brazilo kontribuas por pliprofundigi kaj disvolvi la dulandajn interrilatojn ekonomie kaj popolvive.
Dilma Rousseff diris, ke Brazilo volas pliintimigi la strategiajn partnerajn rilatojn kun Ĉinio kaj plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en la kampoj komerca, investa, financa, agrikultura, fuela, mina kaj kultura, kaj ankaŭ en konstruado de bazaj instalaĵoj, por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo realigu la esencan progreson surbaze de la nuna situacio.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|