La 12-an de aprilo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao interparolis telefone kun japana ĉefministro Naoto Kan. Wen Jiabao refoje esprimis simpation pri la fortega tertremo kaj cunamo en Japanio kaj emfazis, ke Ĉinio subtenas Japanion kontraŭ la sismo, kaj volas fortigi kunlaboron kontraŭ la katastrofo kaj helpi en rekonstruado post la plago.
Pri la ellasado de akvo poluita de radioaktiva substanco al maro de Japanio, Wen Jiabao diris, ke la ĉinaj registaro kaj popolo zorgas pri tio, kaj postulis, ke la japana registaro alte taksu la damaĝon al la mara medio, precipe tiun al la najbaraj landoj, strikte observu koncernajn internaciajn leĝojn, efektive alprenu efikajn rimedojn, kaj senprokraste raportu al Ĉinio koncernan situacion tutflanke kaj ĝuste.
Nato Kan diris, ke Japanio bedaŭras pri okazo de la akcidento de la Fukushima Centralo kaj senprokraste liveros koncernajn informojn al la internacia socio, inkluzive de Ĉinio, kaj faros ĝisfundan esploron pri tiu akcidento por kontribui al la internacia nukle-sekureca kunlaboro.
Redaktoro: Li Jianhua