2011-04-13
La 12-an de aprilo ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis en Pekino kun hispana ĉefministro Jose Luis Rodriguez Zapatero.
Wen Jiabao diris, ke Ĉinio alte taksas la reciprokan fidon kaj amikecon inter Ĉinio kaj Hispanio kaj volas oftigi la komunikadon inter la dulandaj altranguloj por antaǔenpuŝi profundan disvolviĝon de la strategiaj partneraj rilatoj inter la du landoj. Wen Jiabao esprimis, ke la ĉina registaro volontas daŭre aĉeti ŝtatan ŝuldon de Hispanio kaj subteni Hispanion en la fondusa restariĝo de ĝiaj bankoj.
Zapatero diris, ke Hispanio bonvenigas Ĉinion pligrandigi investon en Hispanio kaj deziras intensigi kunlaboron kun Ĉinio en kulturo, turismo, konstruado de bazaj instalaĵoj kaj en aliaj kampoj. Li diris, ke Hispanio estas la plej bona amiko de Ĉinio en la landoj de la Eŭropa Unio kaj daǔre ludos la pozitivan rolon por antaǔenpuŝi la rilatojn inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio.
(Redaktoro: Niu Xueqin)
|