La 12-an de aprilo okazis gazetara konferenco de la Ĉina Turisma Buroo. En ĝi proparolanto Zhang Jianzhong diris, ke por akceli enlandan turismadon la buroo difinis la 19-an de majo kiel Ĉinan Turisman Tagon. Li ankaŭ proponis, ke la vizitindaj lokoj donu rabatojn al vizitantoj en tiu tago.
La buroo elektis tiun tagon kiel la turisman tagon pro tio, ke fama ĉina turisto Xu Xiake komencis en tiu tago sian vojaĝon en sia "Vojaĝnotoj de Xu Xiake".