Vendrede oni ricevos la partoprenantojn, disdonos la dokumentaron kaj okazos interkonaj aranĝoj. Post la vespermanĝo oni festos en la gastejaj gufujo (speciala teĉambro, por babileti kun la novaj amikoj en trankvila etoso), trinkejo kaj diskejo.
Sabate, krom la kursoj, prelegoj kaj atelieroj en la gastejo, kaj krom la ekskursoj, oni proponas vesperan balon en la ĉefa placo de Cassà de la Selva ĝis la nokto-noktofin'.
Dimanĉe oni vizitos Ĝironon. Dum tiuj datoj la urbo estas flore ornamita kaj la kortoj de domoj kaj palacoj de la mezepoka urbo estas viziteblaj. Kaj oni deziras fini la renkontiĝon per komuna bankedo en restoracio.
Kontaktu kun la organizantoj: info@esperanto.cat.
(El Libera Folio)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova