Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Malkovro de galaksio je 13 miliardoj da lumjaroj distance de la terglobo
2011-04-14

 

    Laŭ la raporto farita de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo el Bruselo en la 12-a de aprilo, astronomia grupo gvidata de Johan Richard, 31-jara franca esploristo, kaj subtenata de la fonduso Marie Curie de la Eŭropa Unio, malkovris galaksion je 13 miliardoj da lumjaroj distance de la terglobo.

 

    La malkovro de tiu formiĝo de steloj helpos al astronomoj plibone kompreni evoluon de la galaksioj proksimaj al la terglobo, kiu povos influi la klimaton de la planedo.

 

    La malkovro povos samtempe helpi por malkaŝi la sciencan misteron -- per kia maniero malaperis la hidrogena nebulo, kiu plenigis la universon.

 

    S-ro Johan Richard komencis sian esploradon kun la financa subteno de la fonduso Marie Curie en la universitato Durham de Britio inter la jaroj 2008 kaj 2010.

 

(el http://french.news.cn/science/2011-04/13)

Redaktoro: Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng