Inaǔguriĝis la Ŝanhaja Internacia Ekspozicio de Komercaj Aviadiloj
2011-04-14
La 13-an de aprilo la Ŝanhaja Internacia Ekspozicio de Komercaj Aviadiloj inaǔguriĝis en la Bazo de Aviadiloj por Oficialaj Aferoj en la Hongqiao-a Internacia Flughaveno de Ŝanhajo, Ĉinio. Ĉirkaǔ 30 luksaj aviadiloj por oficialaj aferoj eksponiĝis en la bazo kun areo de 44 mil kvadrataj metroj.