Prezidanto de la Tokia Elektra Kompanio petis pardonon de la publiko
2011-04-14
La 13-an de aprilo okazis en Tokio gazetara konferenco de la Tokia Elektra Kompanio, kies prezidanto Masataka Shimizu petis pardonon de la mondaj popoloj post kiam ili altigis klasifikon de la serioza akcidento de la nuklea centralo en Fukushimo ĝis la 7-a grado. Li esprimis, ke la kompanio nun diskutas kun la japana registaro pri kompenso al la viktimoj.