La 12an de aprilo la Ĉina Turisma Administracio anticipis en sia raporto, ke ĉijare 65 milionoj da ĉinoj vojaĝos eksterlanden, je 13% pli multe ol en la lasta jaro.
Laŭ la Jara Raporto pri Disvolviĝo de la Ĉina Eksterlanda Turismo 2011, ĉijare la elspezo de ĉinaj turistoj en aliaj landoj probable atingos la novan rekordon de 55 miliardoj da usonaj dolaroj, superinte la pasintjaran rekordon de 48 miliardoj da usonaj dolaroj.