La temo de la kongreso estos: ''Kaj nun ni estu Eŭropanoj''!
La loĝado okazos en:
- Villa Gualino (via Settimio Severo 63), la kongresejo estas ankaŭ la ĉefa gastejo de la ĉijara kongreso.
- Hotelo Crimea (via Mentana 3).
- Studenta Domo San Giovanni (Corso Lanza) kaj en La Tendaro kiu staros en la parko de la kongresejo.
Ĉiuj prezoj rilatas al "plenserva gastado", kaj inkluzivas, krom la ĉambron, tri kompletajn manĝojn ĉiutage.
- La kongreso ankaŭ disponos pri aŭtobuseto por urĝaj neantaŭvideblaj transport-bezonoj.
Informoj ĉe: itala.kongreso@gmail.comaŭ poŝte al la adreso de la organizanto: FEI, via Eŭgenio Villoresi 38, I-20143 Milano, Italujo
(El esperantoitalia.it)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova