2011-04-14
La 14-an de aprilo okazis en Sanya de la provinco Hainan, Ĉinio, la 3-a renkontiĝo de gvidantoj de BRICS, nome de Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sudafriko.
Ĉijare Sudafriko, kiel nova membro de BRICS, ĉeestis por la unua fojo la renkontiĝon. La temo de la renkontiĝo estas "Rigardu al la estonteco kaj kune ĝuu la prosperon". La 5 landoj diskutis pri la internacia situacio, ekonomio, disvolviĝo kaj interlanda laborado.
Ĉina prezidanto Hu Jintao prezidis la renkontiĝon kaj faris parolon pri opinioj de Ĉinio pri la nuna internacia situacio kaj gravaj internaciaj problemoj.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|