2011-04-15
La 13-an de aprilo okazis en Pekino la Forumo de Junuloj Ĉinaj kaj Latinamerikaj kun la temo "interŝanĝo, disvolvo kaj kunlaboro". 23 junaj gvidantoj el ĉefaj partioj de Argentino, Brazilo, Ĉilio kaj aliaj latinamerikaj landoj kune kun ĉinaj partoprenantoj diskutis pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Lantinameriko, organizaj agadoj de politikaj partioj, konscia formo, junulara laboro kaj aliaj temoj.
La forumo aranĝita de la Centro de la Komunista Junulara Ligo kaj la Tutlanda Junulara Federacio de Ĉinio celas akceli dialogon kaj kompreniĝon inter ĉinaj kaj latinamerikaj junuloj, interŝanĝi utilajn spertojn pri junularaj laboroj kaj serĉi rimedojn por plue akceli kunlaborojn inter ĉinaj kaj latinamerikaj junuloj.
(Redaktoro: Niu Xueqin)
|