2011-04-15 Grava faka atingaĵo, bonega sukceso estis la intensa trejna Esperanto-semajno organizita de la Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro, AGEI kaj la Regiona Popolaltlernejo Osterode (KHVS). Ĝi fariĝis agnoskita kurso de la Ministerio de Edukado, pro tio la partoprenintoj ricevis pagitan ferion, forpermeson de siaj laborejoj kaj je la fino de la kurso ili ricevis oficialan atestilon pri pluklerigado, kiu aldoniĝas al la personaj aktoj.
La lernado en la 40-hora kurso okazis en du grupoj: la progresintojn instruis Zsofia Korody, la komencintoj lernis sub la gvido de Peter Zilvar. Ni planas ankaŭ en 2012 oferti la saman (KVHS Bildingsurlaub) kurson.
La detala raporto pri la trejna Esperanto-semajno legeblas ĉe: http://www.esperanto-urbo.de/page.php?pid=62390475. Kaj sube montriĝas kelkaj fotoj pri la agado kaj tiu pri la gazeta artikolo.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 La malferma momento kun ĉeesto de s-ro Brakel, ĉefo de la regiona Popolaltlernejo (KVHS) |
|
 La tuta grupo post 40-hora intensa lernado |
|
 La bela vetero allogas al posttagmeza promenado, la grupo konatiĝas kun la vidindaĵoj de Herzberg: Esperantlingva ĉiĉeronado. |
|
 Vizito al la Zamenhof-monumento |
|
 Studa ekskurso al Walkenried |
|
Walkenried: vizito al la iama monaĥinejo |
|
 Bela vetero -- belegaj vidindaĵoj kaj interesa muzeo |
|
Ruinoj de la iama impona |
|
 Nova ekskurscelo: viski-fabriko en la Harz-montaro |
|
 Promenado en Bad Sachsa helpas refreŝigi la grupon post tutsemajna sidado dum la kurso. |
|
 Adiaŭa bildo el Bad Sachsa |
|
 La regiona gazeto Harz Kurier raportas pri la trejna Esperanto-semajno agnoskita de la ministerio de edukado. |
|