2011-04-15 La Reta Kinejode UEA pliriĉiĝis per la prelego de Mauro Nervi pri la poezio de Baldur Ragnarsson. La prelego de la prezidanto de la Akademio Literatura de Esperanto pri la Esperanta kandidato por la literatura Nobel-premio estis farita en la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 27-an de novembro pasintjare.
La prelego, kun la titolo Baldur Ragnarsson: poezio kiel sinesprimo kaj sindeteno, estas filmita de Clay Magalhães kaj redaktita de Francisco L. Veuthey. La filmo daŭras 54 minutojn, sed en la Reta Kinejo ĝi estas dividita en kvar partojn:
1-a parto: http://www.ipernity.com/doc/97850/10260469/
2-a parto: http://www.ipernity.com/doc/97850/10260563/
3-a parto: http://www.ipernity.com/doc/97850/10260678/
4-a parto: http://www.ipernity.com/doc/97850/10260763/
Mauro Nervi prelegis en la sama aranĝo ankaŭ pri la Akademio Literatura de Esperanto. La registraĵo de tiu prelego estis publikigita jam pli frue. La kolekto de la Reta Kinejokonsistas jam el 55 filmoj.
(El uea.org)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova |