2011-04-18
Vespere de la 16a de aprilo 15 membroj de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) gastis ĉe la hejmo de s-ro Ye Nianxian, ĝenerala sekretario de la Pekina Esperanto-Asocio, kune kun kelkaj pekinaj esperantistoj. Ili babilante gustumis rostitan ŝafaĵon en la domkorto de s-ro Ye. En la antaŭaj kelkaj tagoj ili vizitis la Grandan Muron, la Someran Palacon kaj la Malpermesitan Urbeton en Pekino. Antaŭ ol atingi sian cellokon Wuhan, ili ankaŭ veturis al Anyang por turismi en la ruino de ĉefurbo de dinastio Yin (en la malfrua periodo de Shang-dinastio, ĉ. 1600 a.K. - 1100 a.K.).
(Redaktoro: Liu Zijia) |