2011-04-18
Posttagmeze de la 16-a de aprilo en la ĉina provinco Hainan fermiĝis la Jarkonferenco de Forumo Boao por Azio, 2011, kun la ĉeftemo "inkluziva disvolviĝo: komuna tagordo kaj novaj defioj". Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris en la inaǔguro de la jarkonferenco la prelegon "antaǔenigi komunan disvolviĝon, kune konstrui harmonian Azion". Ĉeestis la jarkonferencon ankaǔ rusa prezidento Dmitry Medvedev, brazila prezidento Dilma Vana Rousseff kaj sud-afrika prezidento Jacob Zuma. Tiutage en gazetara konferenco ĝenerala sekretario de la forumo Zhou Wenzhong esperas, ke pli da landoj ĉeestos la forumon kaj la forumo havos pli grandan influon al la mondo.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|