De la 12-a horo en la 17a de aprilo la urboj Kantono, Foshan, Dongguan kaj Zhongshan de la provinco Guangdong estis atakitaj de fortaj pluvoj kaj trombo kaj falis hajloj en kelkaj regionoj. Laŭ statistikoj je la 19-a samtage, la malbona vetero jam kaŭzis 12 mortintojn kaj 27 vundiĝis en urbo Foshan. La katastrofo difektis 506.7 hektarojn da kampo kaj kaŭzis perdon de 50 milionoj da juanoj.