2011-04-18
La 17-an de aprilo komenciĝis en Tian'anmen-placo la Pekina Internacia Festivalo de Longdistanca Kurado 2011. Ĝin partoprenis pli ol 12 000 ĉinaj kaj alilandaj amatoroj de longdistanca kurado.
Kiel la tradicia sporta konkurso la Pekina Internacia Festivalo de Longdistanca Kurado havas historion de 55 jaroj. Post sankcio de la Internacia Asocio de Atletika Federacio la ĉi-jara Pekina Internacia Festivalo de Longdistanca Kurado oficiale fariĝis internacia konkurso.
(Redaktoro: Niu Xueqin)
|