2011-04-18
Post nuligo de la averto pri sabloŝtormo en vespero de la 17a de aprilo, meteologoj prognozis, ke la polva vetero persistos en partoj de Ĉinio en la 18a de aprilo.
La Meteologia Centro de Ĉinio diris, ke sabloŝtormoj trafis Aǔtonoman Regionon de Interna Mongolio en norda Ĉinio kaj parton de la provinco Gansu en la 17a de aprilo.
Samtage polvo frapis partojn de Ningxia-a Hui-nacia Aŭtonoma Regiono, provincoj Shaanxi, Shanxi kaj Hebei, kaj municipoj Pekino kaj Tianjin - ĉiuj en norda Ĉinio.
Laŭ konigo, en la polvaj tagoj la temperaturo malaltiĝos je 6 ĝis 8 gradoj en tiuj lokoj.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|