2011-04-18
En la 16-a de aprilo aviadilo speciale por transporti paron da makulaj cervoj kaj du kaprojn donacitajn de la provinco Taiwan al la ĉeftero de Ĉinio atingis la flughavenon de Weihai en la orienta parto de la provinco Shandong.
La aviadilo Boeing-737 kunportis ankaŭ 480 kilogramojn da nutraĵoj por la animaloj, kiuj vivas nun en la parko Liugongdao ĉe la orienta ekstremo de la duoninsulo Shandong. La parko areas 3,15 kvadratajn kilometrojn kaj distancas je 3,89 kilometroj for de la urbo Weihai.
La du cervoj de la specio malaperanta estas nomataj kiel "Fan Xing" kaj "Dian Dian" kaj la du kaproj portas la nomon respektive "Xiyangyang" kaj "Leyangyang".
La ĉeftero de Ĉinio donacis al Taiwan du grandajn pandojn "Tuan Tuan" kaj "Yuan Yuan" en decembro de 2008.
(el http://french.news.cn/environnement)
Redaktoro: Wang Lihua
|