2011-04-19
La 18-an de aprilo en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris interparolon kun ukraina ĉefministro Mykola Azarov. Wen Jiabao esprimis, ke Ukraino estas fidinda amiko kaj partnero de Ĉinio, kaj la ĉina flanko volas kun la ukraina flanko fortigi altrangan kontaktiĝon kaj diversnivelajn interkonsiliĝojn kaj sin dediĉi al establo kaj disvolvo de la strategiaj partneraj rilatoj. Azarov esprimis, ke Ukraino volontas kune penadi kun la ĉina flanko kaj liveros avantaĝajn kondiĉojn por duflankaj kunlaboroj, cele akceli modernan konstruadon de la du landoj.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|