2011-04-19
Cheikh Ahmad Al-Abdullah Al-Sabah, kuvajta ministro de petrolo, montris dimanĉe ke la provizado estas sufiĉa por la petrola merkato, malgraŭ tumultoj en la Meza Oriento kaj tiuj en Norda Afriko.
La kuvajta ministro de petrolo faris tiun ĉi deklaron antaŭ la kunveno de la aziaj ministroj respondecaj pri fueloj. Kun li same opiniis Ali Al-Naimi, saudi-araba ministro de petrolo, ke la provizado estas pli granda ol la postulado nuntempe.
La lasta deklaris, ke lia lando kapablas plenigi la breĉon lasitan de Libano. Li substrekis, ke spekulado estas altigi la petrolan prezon.
(el http://french.news.cn/economie)
Redaktoro: Wang Lihua
|