2011-04-19
La 18-an de aprilo ĉina vicprezidanto Xi Jinping intervidiĝis en Pekino kun nov-zelanda vicĉefministro kaj ministro pri financo kaj bazaj instalaĵoj Bill English.
Xi Jinping diris, ke kiel gravaj landoj de la regiono Azi-Pacifiko, Ĉinio kaj Nov-Zelando havas vastajn komunajn interesojn kaj gravan devon en konservo de regiona paco kaj stabileco, antaǔenpuŝo de kreskado de regiona ekonomio, akcelo de regiona kunlaboro kaj trakto de tuttergloba defio; en la nova situacio la du landoj devas pliigi la reciprokan fidon, profundigi reciprokprofitajn kunlaborojn, oftigi kulturajn interŝanĝojn, altigi la kapablon kontraǔ tutmondaj defioj kaj antaǔenigi la rilatojn inter la du landoj sur novan ŝtupon.
Bill English diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas ŝanco por Nov-Zelando. Nov-Zelando bonvenigas pli da investoj kaj turistoj el Ĉinio kaj volas kune kun Ĉinio penadi por plue antaǔenpuŝi la rilatojn inter Zov-Zelando kaj Ĉinio surbaze de reciproka respekto.
(Redaktoro: Niu Xueqin)
|