2011-04-19
La 18-an de aprilo ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis en Pekino kun Goh Chok Tong, supera ministro de Singapuro.
Wen Jiabao diris, ke en la lastaj jaroj Ĉinio kaj Singapuro plifortigis la kunlaborojn en ekomedio, energioŝparo kaj financo, pozitive efektivigis la liberkomercan interkonsenton, atingis gravajn rezultojn kaj bone traktis la internacian financan krizon. La du landoj devas plue intimigi la rilatojn inter la du landoj, senĉese penadi por konservi komunajn interesojn, akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la Orient-Azio.
Goh Chok Tong diris, ke Singapuro volas intensigi la pragmatan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampo kaj antaǔenpuŝi profundan disvolviĝon de la amikaj rilatoj inter Singapuro kaj Ĉinio.
(Redaktoro: Niu Xueqin)
|