La 63-a kongreso de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio)
2011-04-19
Ĉeĥa fervojista esperanta asocio invitas vin al 63-a IFEF kongreso okazonta de la 7-a ĝis la 14-a de majo 2011 en urbo Liberec kaj postkongreso de la 14-a ĝis la 18-a de majo 2011 en Prago (Praha) en Ĉeĥa respubliko. LKK preparas por vi programon, en kadro de kiu vi povos vidi pluajn memoraĵojn de nia patrujo.