La kompanio Standard & Poor's degradis usonan kreditan takson
2011-04-19
En la 18-a de aprilo, la kompanio Standard & Poor's diris en iu raporto, ke ĉar ankoraŭ ne estas klara, kiel Usono solvos la grandegan budĝetan deficiton kaj senĉesan multiĝon de la ŝtata ŝuldo, la kompanio degradis la perspektivon de la usona kredita takso de "stabila" al "negativa". La Financa Ministerio de Usono komentis, ke la kompaniao Standard & Poor's subtaksis la kapablon de usonaj parlamentanoj pri malaltiĝo de ŝtata ŝuldo.