Vespere de la 18-a de aprilo, la estro de la Ĉina Popola Banko Zhou Xiaochuan diris, ke la deviza rezervo de Ĉinio jam superis racian nivelon bezonatan, la troa deviza rezervo fortigas marketan moviĝemon kaj kaŭzas aliajn problemojn. Laŭ statistiko, ĝis la fino de marto, 2011, la deviza rezervo de Ĉinio jam superis 3000 miliardojn da usonaj dolaroj.