2011-04-19
La 16a de aprilo 2011, en la sidejo de la Asocio de Esperanto de Kantono (Ĉinio) okazis omaĝo al la memoro de Doktoro Zamenhof.
La salono de la asocio estis plenplena de samideanoj kaj gelernantoj. Eĉ ne estis sufiĉe da sidlokoj por ĉiuj ĉeestantoj.
Parolis pri la Majstro nome de la loka movado s-ro Petro Ye, prelegis s-ro Saukio kaj kiel gasto Augusto Casquero.
Oni prezentis multajn fotojn de la tombo de Zamenhof en Varsovio. Ĉiuj povis aŭskulti la voĉon de la majstro, kaj poste kanton de Georgo Handzlik "Mi volas danki vin". Ĉeestis la aranĝon ankaŭ grupo da ĉinaj samideanoj kiuj intencas partopreni ĉi somere la UK-n en Kopenhago.
Kaj, kiel kutime en ĉiuj tiuj aranĝoj, oni abunde manĝis fratece, manĝaĵojn kaj trinkaĵojn alportitajn de la partoprenintoj, kaj komuna fotado, kiu, kiel ĉiam, iomete malfrue, kiam jam multaj ĉeestantoj ne troviĝis tie.
La aranĝo estis tre sukcesa, kortuŝa, emociplena, kun etoso samideana. Multaj ĉeestantoj renkontiĝis denove kun malnovaj amikoj, kaj ĉiuj deziris daŭre labori por disvastigo de Esperanto kaj por la bono de la movado.
( Kontribuo de Augusto Casquero)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
 Prelegas s-ro Saukio |
|
 Amika abunda manĝado fine de la oficiala programo |
|
 Amika manĝado |
|
 Komuna foto |
|
 Komuna fotado kun parto de la ĉeestantoj |
|