Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Du novaĵoj el Poznan
2011-04-19

 

    Pri la kialoj de la relativa sukceso de Esperanto Inter la 21-22.03 okazis internacia konferenco en Poznan (PL) "Between the Languages of Central Eastern Europe" (Inter la lingvoj de Centra-Orienta Europo), kies oficialaj lingvoj estis: pola, hungara, slovaka, ĉeĥa, angla kaj Esperanto. La prelegoj kaj diskutoj okazis en 4 sekcioj: lingvopolitiko, interkultura komunikado, informteknologio en lingvoinstruado kaj kulturaj rilatoj en la landoj de la regiono (ĉefe Viŝegradaj landoj). En la unua sekcio prelegis Jozef Reinvart pri lingvopolitiko en EU kaj pri la Platformo de civila societo por multlingvismo, Ilona Koutny pri la Rolo de la planlingvo Esperanto en Mez-Orienta Eŭropo, en la tria sekcio Marek Blahus pri Lernu.net kaj Petro Balaz pri la slovaka reta instruprogramo baziĝanta sur la antaŭa.

 


    La 30-an de marto, kadre de la ĉiujare organizata Festivalo de Scienco kaj Arto, okazis ankaŭ duonhora prezento de la temo: Internacia komunikado kaj la internacia lingvo Esperanto en la Lingvistika Instituto de la Adam Mickiewicz Universitato (Poznan, PL), kie la alvenintaj mezlernejanoj kaj aliaj interesiĝantoj povis ekscii informojn pri komunikado en EU, konkursi pri diversaj lingvoj kaj ekhavi bazajn informojn pri eo dank'al la esperantistaj instruistoj de la instituto: Michael Farris, Chung-yi Wang, Ilona Koutny kaj la du gestudentoj: Agnieszka kaj Kristoforo.- Detlev Blanke
 

    Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
    Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
    Universitato Adam Mickiewicz

 

(El Edukado.net)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng