2011-04-20 de YIN HAIMING
 Dum la malferma ceremonio de la foto-ekspozicio |
|
 En vizito de la ekspozicio |
|
La vortoj subskribitaj de Fukuda Yasuo |
La 15-an de aprilo okazis foto-ekspozicio por la 10-jariĝo de la Forumo Bo'ao por Azio. La ekspozicio montras la 10-jaran pasintecon de la forumo.
Ĉe la malferma ceremonio tondis la rubandon por la ekspozicio Fukuda Yasuo, prezidanto de la konsilantaro de la forumo kaj eksa ĉefministro de Japanio, Fidel Valdez Ramos, eksa prezidanto de la konsilantaro de la forumo kaj eksa prezidento de Filipinoj, kaj Zeng Peiyan, vicprezidanto de la konsilantaro de la forumo kaj eksa vicĉefministro de Ĉinio. Poste, ili kaj aliaj ĉeestantoj vizitis la ekspozicion.
Post la vizito, Fukuda Yasuo subskribis la vortojn en la ĉina lingvo "Inkluziva disvolviĝo ne havas landlimon", kiu akordas kun la temo de tiu ĉi jarkunveno de la Forumo Bo'ao por Azio en 2011 — " Inkluziva disvolviĝo: komuna tagordo kaj novaj defioj".
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|