2011-04-20 La ĵurnalo The Los Angeles Times gajnis Pulitzer-premion en la 18a de aprilo, pro tio, ke ĝi malkaŝis salajro-skandalon en Bell, malgranda urbo kun ĉirkaǔ 38,000 loĝantoj en la antaŭurbo de Los-Anĝeleso, kio rezultigis akuziĝon de ok homoj.
Serioj de la ĵurnalo estis elektita por la branĉo "publika servo" de Pulitzer-premio, venkinte du aliajn finalistojn — Novaĵ-Agentejo Bloomberg pro la rakontoj pri ekspluato de malaltenspezaj studentoj fare de neprofitaj kolegioj, kaj la ĵurnalo The New York Times pro la raportoj pri la danĝeroj de komocioj en futbalo kaj aliaj sportoj.
(Redaktoro: Liu Zijia) |