Inaǔguriĝis en Ŝanhajo la 14-a Ŝanhaja Internacia Ekspozicio de Aǔtoj
2011-04-20
La 19-an de aprilo la 14-a Ŝanhaja Internacia Ekspozicio de Aǔtoj inaǔguriĝis en la Nova Internacia Ekspozicia Centro de Ŝanhajo. La ekspozicio kun la temo “Novkreo kaj Estonteco” allogis 2 000 aǔtajn entreprenojn el 20 landoj kaj regionoj. En la ekspozicio montriĝas 1100 aǔtoj, inkluzive de 75 aǔtoj unuafoje lanĉitaj en la mondo. Laǔ antaǔkalkulo la nombro de vizitantoj atingos 700 mil homfojojn.