2011-04-20
 Bela |
Jen foto de ĉarma vjetnama knabineto, 21-monata, kiu nomiĝas Bela. Kaj ŝi estas bela, ĉu ne? Ŝi estas filino de la tre aktiva esperantistino Bela Maro (Hai Ly), direktoro de la infanĝardeno VSK (Vjetnamaj superinfanoj-Vietnam super Kids), granda kaj bone ekipita, en Hanojo. En tiu infanĝardeno okazos venontjare la IIK (Internacia infana kongreseto), paralele kun la UK-2012. Ili bone prepariĝas por tiu grava evento. La instruistinoj kaj laboristoj de la infanĝardeno bone lernas Esperanton, por sukcese helpi en la IIK.
Aldone mi povas diri, ke Bela rapide lernas novajn vortojn en la vjetnama, en la angla kaj en Esperanto. Certe ŝi dum la IIK-a kongreseto povos bone komunikiĝi en Esperanto kun la infanoj alvenontaj el la tuta mondo. Ĉu vi volas konatiĝi kun ŝi?
Jen estas la video en YouTube de talentaj infanoj ĉe la infanĝardeno VSK (unu el tiuj estas Bela):
http://www.youtube.com/watch?v=mDepamk--qE.
(Kontribuo de Augusto Casquero)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|