Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Hu Jintao kaj Islom Abdug'aniyevich Karimov interparolis en Pekino
2011-04-20

 

    Posttagmeze de la 19-a de aprilo ĉina prezidanto Hu Jintao kaj uzbeka prezidento Islom Abdug'aniyevich Karimov interparolis en la Popola Halo en Pekino. La du ŝtatestroj unuanime konsentis pene antaǔenpuŝi la pluan disvolviĝon de la dulandaj interrilatoj surbaze de reciproka respekto, sincera kunlaboro, reciproka profito kaj komuna disvolvo.

 

    Hu Jintao prezentis kvin proponojn por plue antaǔenpuŝi la amikajn kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Uzbekio: oftigi diversnivelajn kontaktojn kaj pliigi politikan reciprokfidon; ekspluati potencialan forton kaj akceli pragmatan kunlaboron; profundigi sekurecan kunlaboron kaj konservi regionan stabilecon; plivastigi kulturajn interŝanĝojn kaj akceli amikecon inter popolanoj; kaj intensigi multflankan kunordigon.

 

    Islam Karimov tute konsentis pri la proponoj de Hu Jintao. Li diris, ke Uzbekio alte atentas la disvolviĝon de la rilatoj kun Ĉinio, ĉiam rigardas Ĉinion kiel fidelan kunlaboran partneron, kaj volas klopodi kune kun Ĉinio por antaǔenigi la amikajn kunlaborajn partnerajn interrilatojn de la du landoj sur novan ŝtupon.

 

(Redaktoro: Niu Xueqin)

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng