2011-04-20 La 19-an de aprilo inaǔguriĝis en Wuhan de Hubei-provinco, Ĉinio, la 16-a Seminario de la Hubei-a Esperanto-Asocio (HEA) kaj la 2011-a Jarkonferenco de la Organiza Societo de la Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK). Pli ol 60 e-istoj el 8 landoj partoprenis en la konferenco, inkluzive de 25 fremdlandanoj. Plejparto de la fremdlandaj ĉeestantoj estas OSIEK-membroj.
OSIEK, organizo kun la slogano "Senkultura homo estas sklava besto", celas la organizadon de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK). Diskutado kaj interŝanĝoj, ekzemple post lekcioj kaj kursoj, samkiel turismaj aranĝoj, celantaj interkonadon kaj estimon interetnajn, kontribuas al disvolviĝo de vere internacia kulturo.
Estas unuafoje OSIEK venis en Ĉinion kaj unuafoje la du renkontiĝoj okazis en la sama tempo kaj en la sama loko. La organizantoj aranĝis en la 5-konferencaj tagoj 5 prelegojn kaj dufojajn diskutadojn ĉirkaǔ la konferenca temo "Ĉina Saĝo". 7 kleruloj ĉinaj kaj fremdlandaj prelegos pri la ĉina kulturo, ĉina lingvo, ĉina filozofio k.s.
Fakte, la ĉefa tasko de la Jarkonferenco de OSIEK estas voĉdonado por OSIEK-premio. En la malferma ceremonio Anne Jausions, prezidantino de OSIEK, prezentis al la ĉeestantoj la 5 kandidatojn kaj iliajn verkojn aǔ tradukaĵojn por la OSIEK-premio de tiu ĉi jaro. En la sekvaj 4 tagoj la OSIEK-membroj el tiuj kanditatoj laǔ la enhavo, stilo, lingvonivelo kaj valoro de iliaj verkoj aǔ tradukaĵoj voĉdone elektis unu kiel premiito. Fakte, ĉiujare OSIEK disdonis premion al vivanta esperantisto pro lia kultura kreaĵo nefikcia en Esperanto. En 1999 la ĉina tradukisto Xie Yuming pro sia elstara tradukaĵo de la Ruĝdoma Sonĝo de Cao Xueqin gajnis la premion.
Ĉi-jare la kanditataj libroj venis el kvin lando, nome Dek tagoj de Kapitano Postnikvo verkita de Mikaelo Bronŝtejn el Rusio, la itala 14-mil-versa poemo La Dia Komedio, esperantigita de Enrico Dondi el Italio, la tri-voluma Ĉe Akvorando, Esperantigita de Laǔlum el Ĉinio, Ordeno de Verda Plumo, verkita de Josip Pleadin el Kroatio kaj Nu, kaj Do de Sen Rodin el Rumanio.
Laǔ la regulo de OSIEK, ĝiaj membroj rajtas, dum la tuta jaro, fari po 2 proponojn. Kaj en la jarkonferenco oni oficiale prezentas la 5 plej ofte proponitajn verkojn kaj en la lasta tago, membroj de OSIEK partoprenantaj la konferencon sekrete voĉdonas inter tiuj kvin kanditataj libroj, tio signifas, ke ĉi-jare la rezulto de gajninto venos ĝis la 23-a de aprilo, la lasta tago de la konferenco. Kaj en tiuj konferencaj tagoj la membroj de OSIEK tralegos la librojn, konos ĝian enhavon kaj pripensos ĝiajn kulturajn valorojn kaj lingvonivelon, kaj fine decidos, ke al kiu libro ili voĉdonos. La premiito gajnos 700 eŭrojn.
(raportis Chen Ji en Wuhan)
 Anne Jausions, prezidantino de OSIEK, prezentas en la malferma ceremonio la 5 kandidatojn kaj iliajn verkojn aǔ tradukaĵojn por la OSIEK-premio de tiu ĉi jaro. |
|
 La kanditataj libroj |
|
 Esperantistoj donas artan prezentadon en la Interkona Vespero. |
|
 La familio Eric kantas en la Interkona Vespero. |
|
 La kvin-jara knabo kantas Esperante. |
|
 La organizo aranĝas por la ĉeestantoj prezentadon de Te-arto. |
|
 Post la kunsido oni babilas. |
|