2011-04-21
La 20-an de aprilo deklaris la japana neregistara organizo "Enketo pri patrina lakto kaj reto por helpo al patrinoj kaj gefiloj", ke oni trovis iomete da radioaktiva materio en lakto de kelkaj virinoj en la tertreme plagita regiono.
La ministerio de sano kaj bonstato de Japanio respondis, ke kvankam ne ekzistas la normo por juĝi sekuran kvanton de la radioaktiva materio en patrina lakto, tamen laŭ koncerna sekureca nivelo pri trinkebla akvo por infanoj, estas sekura por infanoj la kvanto de radioaktiva materio trovita en patrino lakto.
Redaktoro: Zhang Xiaotong |