2011-04-21 Ĉinio ĉijare planas varbi 10,000 universitatajn diplomitojn al servoj en naciminoritataj regionoj en okcidenta Ĉinio.
"Konforme al la instrukcio kuraĝigi junulojn al lokoj, kie oni plej bezonas ilin, ni devas fari la kampanjon plej efektan kaj influan," diris Zhou Changkui, altranga oficisto de la Centra Komitato de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio.
Ĉijare la volontuloj povas peti laborojn el sep kategorioj: baza eduko, agrikultura tekniko, sanzorgo, baznivela laboro por junuloj, baznivela socia administro kaj aliaj en Xinjiang kaj Tibeto.
(Redaktoro: Liu Zijia) |