"Pli ol 400,000 alt-poluaj aŭtoj estos forigitaj de sur la pekinaj vojoj en la venontaj kvin jaroj," diris la Mediprotekta Aadministracio en la 19a de aprilo.
La projekto estos efektivigita paŝo-post-paŝe, kun malaperigo de 50,000 malpuraj veturiloj ĝis la fino de la kuranta jaro, diris Zang Yanwei, vicdirektoro de la departemento pri emisiado de veturiloj sub la Mediprotekta Administracio.