Inaǔguriĝis en Pekino la Ĉina Internacia Foiro de Teo 2011
2011-04-22
La 20-an de aprilo inaǔguriĝis en la Pekina Ekspoziciejo la Ĉina (Pekina) Internacia Foiro de Teoj kaj Te-ceremonioj 2011. La 3-tagan foiron partoprenas pli ol 100 ĉinaj kaj alilandaj te-entreprenoj kun Longjing-teo el la Okcidenta Lago, verda teo el Wuyuan, Pu’er-teo kaj aliaj specoj de teoj, kiujn vizitantoj povas aĉeti kaj gustumi.